Knabinoj, mi promenis je mateno de meza Maj' en freŝa florĝardeno. Violoj kaj lilioj ĉiuflanke en verda herb' kun nova brilkoloro paradis blue, flave, ruĝe, blanke. Tuj mi kolektis el la belo flora ornamon por hararo blonde ora, ke l' plenajn buklojn kovru floroĉeno. Knabinoj, mi promenis je mateno de meza Maj' en freŝa florĝardeno. La man' jam plenis, sed kion mi vidis! Jen rozoj tie blankis kaj purpuris! Plenigi mian sinon mi rapidis. Kia parfumo sorĉa min saturis! Neniam tiel mia kor' plezuris, ĝin ravis la volupto de Edeno. Knabinoj mi promenis je mateno de meza Maj' en freŝa florĝardeno. Ho, tiuj rozoj, estas nedireble, kiel belegaj estis, kiel ĉarmaj! Unu ĵus sin disvolvis, dua feble svenemis, pluraj pompis purpurkarnaj. Amoro diris: "El ĉi dorne armaj deŝiru la plej belan tuj sen ĝeno." Knabinoj, mi promenis je mateno de meza Maj' en freŝa florĝardeno. Kiam la rozo ĵus ĉiun petalon disfaldis en la pompo plej impona, knabinoj, ne atendu ĝian palon, ĝin pluku, plektu por girland' festona, deŝiru do por la ornamo krona la rozon freŝe en la pleja pleno. Knabinoj, mi promenis je mateno de meza Maj' en freŝa florĝardeno. |